James Bruce | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 14-an de decembro 1730 en Stirling | ||||
Morto | 27-an de aprilo 1794 (63-jaraĝa) en Stirling | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Edinburgo Lernejo Harrow vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Mary Dundas (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esploristo botanikisto arkeologo astronomo vd | ||||
Laborkampo | Plantoscienco vd | ||||
Aktiva en | Edinburgo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
James BRUCE (n. 14-an de decembro 1730 en Kinnaird - m. 27-an de aprilo 1794) estis brita esploristo kaj geografisto.
Li unue vojaĝis al Eŭropo (Hispanio, Portugalio). En 1763, James Bruce fariĝis konsulo en Alĝero, kaj profitis el tio por traesplori nordan Afrikon. Li alvenis en 1768 al Abisinio (hodiaŭ Etiopio) kaj eĉ atingis en 1770 la fonton de la blua Nilo. Li revenis al Britio en 1774, kie oni kredis, ke li estis jam de longe mortinta. Li publikigis en 1790 vojaĝrakonton titolitan Travels to Discover the Source of the Nile (Vojaĝoj por Malkovri la Fonton de la Nilo).
Pro lia fama vantemo, kaj pro la nekredeblaj rilatitaj aventuroj, la libron oni legis tre skeptike. Ĝi cetere inspiris multajn satiraĵojn. James Bruce tamen grandege kontribuis al la disvolviĝo de geografio en la 19-a jarcento : li malkovris multajn informojn pri la geografio de Abisinio, kvankam li ne malkovris la veran fonton de la Nilo.
Li revenis al Eŭropo kun multaj afrikaj specimenoj, kiujn Georges-Louis Leclerc de Buffon uzis por verki sia Histoire naturelle.